Notxor tiene un blog
  • Inicio
  • Categorías
  • Tags
  • Archivo

La 15M

Kiam mi komencis ĉi tiun blogon mi intencis skribi ĉiuj dimanĉoj per Esperanto. Nur por praktiki kaj uzi nian belan lingvon comunan. Mi ne plenumis mian planon. Ne ĉiuj dimanĉoj mi povas skribi ĉi tie.

Hodiaŭ estas la dek kvina de majo, la 15M. En Hispanujo, kvin jaroj antaŭ estas grava movado en la hispanaj placoj por batali por la rajtoj de la malfavorataj klasoj. Niaj gepatroj kaj geavoj luktis kaj sukcesis por niaj rajtoj sed ni lasas perdi tiujn rajtojn. Oni ŝtelas ĝin kaj ni ne faras nenion. La merkato nek estas humana nek pensas pri homoj, nur por mono.

La junuloj tiam, la 15M, komencis protesti kaj lukti:

Juneco sen estonteco: Sen domo. Sen laboro. Sen pensio. Sen timo.

Hodiaŭ estas la datreveno de tiun eventon kaj mi volis paroli iomete pri ĝi. Niaj gefilioj havos malbonan mondon ol niaj gepatroj lasis nin. Niaj politikistoj vendis nin al mono, nur per mono, ĉiu estas mono, ĉiu kiu gravas estas mono. En niaj manoj ni havas la okazon por lasi al niaj gefilioj pli bonan mondon, sed ni devas komenci nun, morgaŭ estos malfrue.

Hieraŭ mi legis informon pri la birda breda industrio kiu debigis al siaj laboristoj porti vindaĵojn por ne perdi tempon, nur produkti. Aŭ la grandaj kompanioj kiu produktis siajn manufakturaĵon per sklava laboro en la Tria Mondo. La merkato ŝtelas la mondon por niaj gefilioj kaj ni nenion faras. Ĉiuj la rajtoj ni gepatroj atingis malaperis kaj ni nenion faras.


  • « Hipnosis Clínica
  • Ingenuidad »

Publicado

El domingo 2016-05-15 10:00

Categoría

Esperanto

Etiquetas

  • cajón desastre 71
  • esperanto 9

Enlaces

rss feed Diaspora GNUsocial Creative Commons License

  • «Notxor tiene un blog» por Notxor se licencia como Attribution-NonCommercial-ShareAlike 4.0 International.
  • Powered by Pelican. Tema retocado, basado en: Elegant by Talha Mansoor