Kiam mi komencis lerni Esperanton, mi ne havis kialon. Nur mi volis lerni iun ajn lingvon. Bone, ne tute.
Mia ĉefo, impulsita per la ideo de plibonigi siajn laboristojn, ordonis nin praktiku sporton kaj lernu lingvojn. Tiam mi instalis ŝakan programon en mia poŝtelefono kaj komencis lerni Esperanton. Ve, eble li pensis pri aliaj sportoj kaj aliaj lingvoj, sed li ne precizigis siajn ideojn. Tial mi elektis, kiujn mi pli ŝatis. Mi estas obeema, sed propravola.
Kiam mi komencis la lernadon serioze, mi plu aŭdis pri Esperanton. Kelkaj jaroj antaŭ mi komencis paroli bazan Esperanton kun bahaisma amiko, kiu komencis instrui tiun lingvon al mi. Poste mi perdis kontakton kaj lasis la lingvon, sed la Esperanto estis semita, nun nur dorminta, sed forte radikinta. Post du jaroj rekontaktis mian amikon kaj mi trovis ke mi memoris Esperanton, tro manka da vortoj, sed ankaŭ freŝa kaj viva. Kaj mi tre interesiĝis en la plibonigo. Poste mi pensis fojfoje lerni ĝin, sed neniam trovis bonan okazon. Sed kiam mia ĉefo ordonis lernu lingvon mi trovis ĝin. Mi aliris al lernu.net kaj komencis la lernado kaj la larĝigo de mia menso.
Ĉiutage mi legis, tradukis tekstojn kaj aŭdas Esperanton por plibonigi mian scion, kaj fojfoje mi skribas iun tekston por fari mian menson trovi sian esprimon. Sed fojfoje mi sentis la mankon de la parolado, mi kutimas la legado, aŭskultado kaj skribado, sed ne la parolado. Ankaŭ, mi uzis ĉiutage la IRC kaj parolis kun aliaj esperantistoj. Sed tiu ilo nur uzis tekston.
Fojfoje mi pensas ke mi devas aliri al iun frateco aŭ klubo esperantista. Sed la pli proksima al mia hejmo estas kvardek kilometroj kaj ne estas facile aliri kaj reveni. Mi faros, mi pensas, sed ne nun, ne ankoraŭ, eble post la somero. Eble.
