Mi ne kutimas redakti Esperanton. Sed mi volas plibonigi mian uzadon de tiu lingvo kaj mi serĉas manierojn por praktiki ĝin. Tiel mi legas kaj tradukas tekstojn por pligrandigi mian vortaron. Sed mi ne kutimas skribi direkte per Esperanto. Mi admiras la facilecon, kiel verkistoj kreis siajn tekstojn direkte per ĉi tiu lingvo.
Kelkaj jaroj antaŭe mi kreis, kunlaborante en la hispana, interaga aventuro, en kiu mi metis, kiel etosa afero, etan tekston de rakonto verkita de Claude Piron. Mi ne pensis tiam, kial elektis la rakonton La ŝlosita ŝrankon de Vere aŭ Fantazie. Sed tiu ne gravas.
Hieraŭ la alia kunlaboranto en tiun interaga fikcio demandis min pri la rakonto kaj ĝia verkisto. Li serĉis tra la interreto kaj trovis artikolojn verkitajn de Piron. Li aŭdis (aŭ pli bone diras, legis) min paroli pri Esperanto. Ĝis nun li ne montris multa intereso pro la lingvo. Li nur antaŭe demandis al mi kelkajn scivolajn aferojn sed ne montris pli aliajn signojn de vera intereso por lerni Esperanton. Sed hieraŭ nokte, kiam li trovis la artikulojn verkitajn de Piron li legis en la hispana du el ili:
Mi trovis la originan tekston esperante por la unua artikolo, vi povas trovi tie, sed mi ankaŭ serĉas la alian artikolon per Esperanto.
Kiel mi diris antaŭe, mia amiko legis tiujn artikolojn kaj io ajn ŝanĝis sian penson kaj decidigis lin eklerni Esperanton. Al li pli ŝatas la dua artikolo legita kaj tiel mi serĉas la esperantaj fontoj por povi komenti ĉi tie. Se vi trovis ĝin, paŝu al mi ligilon, mi petas.
Kaj fine: mi gratulas al Claude Piron, kaj al sian memoron, ĉar li klarigis plej bone kiel sentas multa aliaj esperantistoj kiam ni interparolas kun nesperantistoj pri Esperanto.